El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la foto-ekpozicio pri la 40-jaraj rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo

| 2015-05-19
Bookmark and Share


Cai Mingzhao en parolado

    La 18-an de majo oficiale inaŭguriĝis en la Kolegio de Eŭropo en Bruĝo la foto-ekspozicio pri la 40-jaraj rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo, kune okazigita de la ĉina novaĵ-agentejo Xinhua kaj la Kolegio de Eŭropo.

 

    Cai Mingzhao, prezidanto de la agentejo Xinhua, faris parolon en la inaŭguro. Li diris, ke ĉinaj kaj eŭropaj amaskomunikiloj kiel pontoj inter malsamaj landoj kaj kulturoj faris grandan kontribuon en profundigo de la kompreno inter la popoloj de la du flankoj, kaj la Kolegio de Eŭropo estas grava atestanto de la ĉin-eŭropa amikeco.

 

    Jörg Monar, rektoro de la Kolegio de Eŭropo, diris, ke en la pasintaj 40 jaroj, la ĉin-eŭropaj rilatoj jam superis la kampon de komerco. La du flankoj havas multajn fruktojn en diversaj kampoj de diplomatio, sekureco kaj kulturo.

 

    En la inaŭguro, Cai Mingzhao donis al Jörg Monar la libron Xi Jinping: Regado de Ĉinio.

 

    La organizantoj selektis fotojn de kelkaj perspektivoj inkluzive de altnivela gvidanta interkonsiliĝo, kultura komunikado kaj popola intervizito por prezenti la sukcesajn atingojn akiritajn de la ĉin-eŭropaj rilatoj en la jaro 1975.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments