El Popola Ĉinio>头条新闻>

Alibaba malfermis sian unuan nacian vendejon surretan Tmall

| 2015-05-19
Bookmark and Share

 

    La 18-an de majo, kune deklaris korea vicĉefministro Choi Kyoung-hwan kaj Ma Yun, prezidanto de la ĉina kompanio Alibaba, ke la du flankoj oficiale lanĉas la unuan korean vendejon sur la reta magazeno Tmall.

 

    Laŭ Ma Yun, la malfermiĝo de la retvendejo markas, ke la korea registaro kaj Alibaba jam realigis planojn pri diversaj kunlaboroj de la du flankoj. Ma Yun diris en la malferma ceremonio, ke ĉinaj konsumantoj povas pli facile aĉeti koreajn varojn sur la retvendejo. Alibaba planas malfermi pli multajn naciajn retvendejojn kunlabore kun alilandaj registaroj por helpi alilandaj varojn eniri la ĉinan merkaton.

 

    La korea registaro diris, ke en la lastaj jaroj, ĉinaj konsumantoj havas pli kaj pli grandan bezonon de koreaj varoj kaj la korea retvendejo sur Tmall estas ŝajne korea magazeno malfermita 24 horojn ĉiutage. Tio povas helpi koreajn kompaniojn eniri la ĉinan merkaton kaj akiri gajn-gajnon de la du flankoj.

 

    Ili deklaris ankaŭ, ke Alibaba startigos projekton por trejni koreajn talentulojn. 100 koreaj junuloj julie venos al Ĉinio por havi 3-monatan trejnadon por profunde prikoni la karakterojn de la ĉinaj konsumantoj kaj la ĉina surreta komerco.

 

    Alibaba, ĉina fama interreta kompanio pri elektronika komerco, surreta pagado, komercado inter komercistoj kaj konsumantoj, kaj nub-komputado, kolektis 21.767 miliardojn da usonaj dolaroj kiam ĝi faris la unuajn publikajn oferojn septembre de 2014.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments