El Popola Ĉinio>头条新闻>

Li Keqiang vizitis la farmobienon Garvey en Irlando

| 2015-05-18
Bookmark and Share

 

 

 

    Posttagmeze de la 17-a de majo laŭ la loka tempo ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj lia edzino Cheng Hong vizitis la farmobienon Garvey en Shannon de Irlando akompanate de la irlanda ĉefministro Enda Kenny kaj lia edzino Fionnuala O'Kelly. La farmobieno kun bredado de laktaj bovinoj kiel ĉefa tasko estis funkciigita de la familio Garvey pli ol 250 jarojn. Lokanoj bonvenigis ĉinajn gastojn per tradiciaj naciaj dancoj. Li Keqiang detale demandis pri funkciado kaj administrado de la farmobieno kaj pri disvolvado de agrikulturo kaj brutobredado en Irlando kaj gastis ĉe la mastro de la farmobieno.

 

    Laŭ invitoj de brazila prezidento Dilma Rousseff, kolombia prezidento Juan Manuel Santos, perua prezidento Ollanta Humala Tasso kaj ĉilia prezidento Michelle Bachelet Jeria, Li Keqiang veturis de Pekino matene de la 17-a de majo por fari oficialan viziton al la kvar landoj. Posttagmeze de la 17-a de majo laŭ la loka tempo Li Keqiang vizitis la farmobienon en Irlando antaŭ la oficiala vizito al Brazilo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments