El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina kompanio rekompencas siajn dungitojn per tajlanda vojaĝo

| 2015-05-15
Bookmark and Share

 


Foto el la retejo de la ĵurnalo Bangkoka Poŝto
 

    La 13an de majo la retejo de la ĵurnalo Bangkoka Poŝto anoncis, ke inter la 10a kaj la 20a de la kuranta monato la ĉina kompanio Infinitus organizas 12,7 milojn da siaj dungitoj vojaĝi al Tajlando por ilin rekompenci. Ili veturas per 110 flugoj al la celloko, kaj la tajlanda vojaĝ-agentejo sendas 400 busojn, kaj mendas 38 milojn da ĉambroj en kvarstelaj kaj kvinstelaj hoteloj.

 

    Oficisto por la orientazia merkato en la Turisma Administracio de Tajlando diris, ke tio estas la plej granda turisma grupo en la turisma historio de Tajlando. La grupo aranĝas kvar bankedojn en iu hotelo en Pattaya. Tajlanda ministro pri turismo kaj sporto ĉeestos la bankedon en la 14a de majo, kaj en la aliaj tri bankedoj ĉeestos tajlandaj funkciuloj inkluzive de la aganta direktoro de la Turisma Administracio kaj la urbestro de Pattaya.

 

    La aganta direktoro de la Turisma Administracio de Tajlando diris, ke Tajlando estas unu el la plej preferataj turistaj cellokoj de la ĉinaj kompanioj, kiuj rekompencas siajn dungitojn per la vojaĝo. Tiu turisma grupo prognozite alportos al Tajlando 600 milionojn da tajaj bahtoj da turisma enspezo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments