El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Muzeo de Imperiestra Palaco en Pekino limigos la nombron de vizitantoj

| 2015-05-15
Bookmark and Share

 

    En la 14a de majo raportisto informiĝis de la Muzeo de Imperiestra Palaco, ke en la Internacia Muzea Tago en la 18a de majo ĝi publikigos detalan planon pri limigo de vizitkvanto, kaj la limigo ekvalidiĝos en la mezo aŭ fino de junio.

 

    Shan Jixiang, kuratoro de la Muzeo de Imperiestra Palaco, diris, ke ekde la lasta jaro la muzeo preparis sin por limigo de vizitkvanto, inkluzive de aŭtomataj biletaj kontroliloj, kiuj ekfunkciis en la 2a de la lasta septembro. Nun la muzeo estas preta efektivigi bilet-aĉeton per identigaj kartoj aŭ aliaj validaj atestiloj. Krome, la muzeo instalas identigan sistemon kun multaj funkcioj. Helpate de la sistemo la vizitantoj povas scii, kie ili estas, kiu ekspozicio estas apude, aŭ kiuj regionoj estas ĵus malfermitaj. Samtempe la disaŭdiga sistemo, itinera gvidilo kaj aŭtomata interpreto estas plibonigitaj. Shan esperas, ke la plano povos esti efektivigata ekde la mezo aŭ la fino de junio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments