El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazos en Makao la Bo'ao-a Forumo pri Azia Disvolviĝo

| 2015-05-14
Bookmark and Share

 

    La Bo'ao-a Forumo pri Azia Disvolviĝo kun la temo "Kunigi sciojn: la noviga ideo pri azia disvolviĝo" okazos en Makao en la 18-a de majo. Reprezentantoj de la rondoj politika, komerca kaj akademia diskutos pri junularaj, kulturaj kaj turismaj temoj kaj kune analizos la ŝancojn kaj defiojn kiujn alfrontos Makao kaj Azio en la estonteco.

 

    En la nuna tempo de historia transformiĝo de la internacia situacio, Azio jam fariĝis unu el la plej aktivaj regionoj de la mondo kun granda latenta povo. Makao, kiel grava parto de la strategio "Unu zono, unu vojo", devas ludi la gravan rolon per sia avantaĝo kiel ponto inter Ĉinio kaj portugallingvaj landoj, kaj por helpi konstrui la nomitajn zonon kaj la vojon laŭ la Silka Vojo.

 

    Estos la ĉefa forumo kaj aliaj du subforumoj kun kvar temoj diskutotaj, kiaj "kreiveco de junuloj, iliaj dungiteco kaj entrepreno-fondado", "ŝancoj de Makao en la interreta tempo", "kultura kreiveco kaj la film-industrio de Ĉinio" kaj "kombinado de kreiveco kaj kreado de turismaj markoj".

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments