El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis Kanna Internacia Film-Festivalo

| 2015-05-14
Bookmark and Share


Fan Bingbing en la inaŭguro

 

    La 13an de majo en Francio inaŭguriĝis la 68a Kanna Internacia Film-Festivalo.

 

    En la Granda Teatro Lumière premieris la filmo La Kapo Levita Supren reĝisorita de la francino Emmanuelle Beckett. Estis la dua fojo, ke verko de virina reĝisoro inaŭguris la film-festivalon.

 


Angelababy (maldekstre) kaj Chen Kun kune en la inaŭguro

 

    Ĝenerala direktoro de la festivalo Thierry Frémaux diris, ke malsame ol antaŭe, la ĉi-foja elekto de la inaŭgura filmo estas "neatendita". Li diris, ke tio estas ilia rekta esprimo por atendi novajn ŝanĝiĝojn, ĉar ili esperas, ke la festivalo estos pli kuraĝa kaj pli vigla.

 


Zhang Xinyu en la inaŭguro

 

    Franca aktoro Lamber Wilson, ĉefrolulo de la filmo La Matrico, denove estas animatoro de la festivalo. Laŭ la organiza komitato la festivalo ricevis 1 850 filmojn, kaj fine pli ol 50 estis elektitaj, kaj 19 kandidatigitaj al la konkurado de la festivalo.

 

    La filmo Montaro Forirus reĝisorita de Jia Zhangke el la ĉina ĉeftero kaj la filmo La Murdinto de Hou Hsiao-Hsien el la provinco Taiwan de Ĉinio konkuras pri la plej bona filmo. Krome ĉinaj filmistoj kontaktiĝos kun internaciaj aĉetantoj. Kunsido de ĉinaj kaj francaj filmistoj, "Ĉina Nokto" kaj aliaj aranĝoj aldonos brilon al la festivalo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments