El Popola Ĉinio>头条新闻>

Praktiki verdan vivon -- temo de la Ĉina Media Tago

| 2015-05-13
Bookmark and Share


Elementlernejanoj en Guangdong en la Ĉina Media Tago 2013 

 

    La 5a de junio estos la unua Ĉina Media Tago, de post kiam Ĉinio efektivigis la novan Leĝon de Mediprotekto. Lastatempe la Mediprotekta Ministerio de Ĉinio publikigis la temon de la ĉi-jara media tago, t. e. praktiki verdan vivon. Ĉirkaŭ la temo oni disvastigos la ideon de "verda vivmaniero", promocios la konon kaj komprenon de la ideo por ke ĉiuj konscience konvertu ĝin en agon. La temo alvokas, ke ĉiuj estu ŝparemaj kaj reduktu anticipan konsumon, parademan konsumon kaj luksan konsumon, por fari la vivmanieron kaj konsumadon ŝparemaj, malgrandkarbonaj kaj sanaj. La propagando estas konforma al la temo de la Monda Media Tago.

 

    La temo de la Monda Media Tago ĉi-jare estas "daŭripova konsumo kaj produkto" kun la slogano de "revo de sep miliardoj da homoj: unu planedo kaj zorgema konsumo".

 

    En la Ĉina Media Tago la Mediprotekta Ministerio okazigos serion da propagandoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments