Internacia Tago de Flegistinoj: ĉinaj flegistinoj en Nepalo
Kuracistoj kaj flegistinoj el Ĉinio kunfotiĝas antaŭ la operaci-ĉambro
Flegistino zorgas pri vunditoj en Kadmanduo
Hodiaŭ, la 12-a de majo estas la Internacia Tago de Flegistinoj, kiun ĉinaj flegistinoj pasigas en Nepalo trafita de la serioza tertremo. Por ili tio estas la sama festo, sed malsama sperto. Malgraŭ la festo, ĉiuj membroj de la ĉina kurac-taĉmento diras ke ili ne havas tempon por ĝin festi kaj ankaŭ hodiaŭ okupiĝas pri la viv-savado kaj kuracado same kiel en aliaj tagoj.
La ĉina kurac-taĉmento sendita al Nepalo konsistas el 70 kuracistoj kaj flegistinoj de la Chengdu-a Milita Hospitalo. En la 27-a de aprilo ili atingis Katmanduon kaj garnizonas en la korto de la ĉefministra palaco de Nepalo.
Redaktoro: Zhang Xiaotong
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat