Komencita surmara komuna milit-manovro de Ĉinio kaj Rusio
La ĉina misil-ekipita destrojero Linyi en la inaŭgura ceremonio de la manovro la 11-an de majo
La oficiroj kaj soldatoj de Ĉinio kaj Rusio en la inaŭgura ceremonio de la manovro la 11-an de majo
Matene de la 11-a de majo laŭ la loka tempo la surmara komuna milit-manovro de Ĉinio kaj Rusio komenciĝis en la urbo Novorossiysk de Rusio.
La manovro daŭros ĝis la 21-a de majo. Kun la celo konservi la sekurecon de navigado en malproksima maro la manovro havas jenajn aranĝojn: en la 11-a kaj la 12-a de majo okazos trejnado pri teorio en la komandejo de la manovro; de la vespero de la 12-a ĝis la 17-a, ĉinaj kaj rusaj ŝipoj ekveturos de Novorossiysk al la manovra marareo en Mediteraneo; de la 18-a ĝis la 21-a okazos ekzercado pri surmaraj defendo, proviantado kaj eskortado, kaj pri la komuna agado por garantii sekurecon de navigado, okazos ankaŭ praktika ekzercado pri uzado de armiloj; en la 21-a la ŝipoj disiĝos.
Redaktoro: Niu Xueqin
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat