Suda Ĉina Maro>Bela maro>

Ĉinio: la ŝipo Dongfanghong-2 ekveturis al la Suda Maro de Ĉinio por fari sciencan esploradon

| 2015-05-11
Bookmark and Share

 

    La 10-an de majo la ĉina esplora ŝipo Dongfanghong-2 ekveturis de Qingdao al la Suda Ĉina Maro por fari du-monatan sciencan esploradon.

 

    La ĉi-foja scienca esplorado estas por plue plenumi la planon pri esplorado en profundeco de la Suda Ĉina Maro. Dum la esplorado per kolektado de specimenoj pri fizika oceano, oceanaj viv-estaĵoj, oceana kemio, oceana geologio kaj oceana optiko kaj per aliaj sciencaj manieroj, rilataj scienc-esploristoj ricevos observajn materialojn pri oceanaj movforto, sedimento, kemio, viv-estaĵoj kaj geologio por liveri donitaĵojn por scienca esplorado en la Suda Ĉina Maro kaj profundigi la konon pri la leĝo pri la "evoluo de la profunda maro en la Suda Ĉina Maro".

 

    La ĉi-foja esplorado estas plenumi la taskon de la Ŝtata Fonduso por Natura Scienco pri la komuna navigado. La pli ol 70 scienc-esploristoj venas el la Ĉina Oceana Universitato, la Xiamen-a Universitato, la Tongji-a Universitato, la Pekina Universitato, Tianjin-Universitato, la Tianjin-a Universitato de Scienco kaj Teknologio kaj la Ĉina Akademio de Sciencoj en Hainan. La esplorado daŭros ĉirkaŭ 60 tagojn.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments