Suda Ĉina Maro>Historio>

Defenda Ministerio de Ĉinio oponas usonan raporton pri ĉina militafero

| 2015-05-11
Bookmark and Share


Geng Yansheng

 

    La 9an de majo proparolanto de la Defenda Ministerio de Ĉinio Geng Yansheng faris parolon pri la usona raporto pri disvolvado de la militafero kaj sekureco de Ĉinio.

 

    Geng Yansheng diris, ke spite al faktoj la raporto troigas la "ĉinan militan minacon", kaj faras senbazajn akuzojn al la strategio de Ĉinio pri defenda kaj armea konstruo, disvolvado de armespecoj, kosmo, interreto, travidebleco kaj afero pri Taiwan, precipe, ĝi ignoras la pozitivan klopodon faritan de Ĉinio por konservi la internacian kaj regionan pacon kaj stabilecon, kaj disvolvadon de la rilatoj inter la ĉina kaj usona armeoj, kaj senbride distordas la strategiojn de Ĉinio pri paco kaj disvolvado, eksterlandan politikon kaj defendan agadon en la Orienta Ĉina Maro kaj la Suda Ĉina Maro. Ĉinio firme oponas tion.

 

    Geng Yansheng diris, ke Ĉinio persistas sur la vojo de paca disvolviĝo, kaj sekvas la sendependan kaj pacan politikon pri eksterlandaj aferoj kaj defendo. Ĉinio fortigas sian nacian defendon por protekti siajn suverenecon, sekurecon kaj teritorian integrecon kaj konservi pacan evoluadon. La ĉina armeo aktive partoprenas en la internacia sekureca kunlaboro, kaj ĉiam estas firma forto por konservi la mondan pacon. La agadoj de Ĉinio por konservo de la teritoria suvereneco kaj oceanaj rajtoj kaj interesoj estas laŭleĝaj kaj neriproĉeblaj, kaj neniu devas klaĉi pri tio.

 

    Geng Yansheng diris, ke en sinsekvaj jaroj Usono publikigis la tiel nomatan "raporton pri la ĉina militafero", kaj tio severe damaĝas la duflankan interfidon, kaj iras en la kontraŭa direkto de la grava kaj komuna kono pri la konstruado de novtipaj dulandaj rilatoj kaj novtipaj dulandaj militaj rilatoj farita de ŝtatestroj de la du landoj. Ĉinio postulas, ke Usono tuj alprenu rimedojn por ĉesigi la parolojn, kiuj malutilas al la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj interfido de la du armeoj, kaj antaŭenpuŝu la rilatojn inter la du armeoj al sana kaj stabila disvolvado per konkretaj agoj. Ĉinio faros reagon en taŭga tempo.

 

    En la sekva tago Hua Chunying, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, respondis al la raporto, dirante, ke ŝi esperas, ke Usono forlasos la malvarm-militan pensadon, forprenos kolorajn okulvitrojn por objektive kaj racie rigardi la militan disvolvadon de Ĉinio, kaj ĉesigos publikigon de tiaj raportoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments