Xi Jinping vizitis Belorusion kaj interparolis kun Alexander Lukashenko

| 2015-05-11
Bookmark and Share


Xi Jinping kaj Peng Liyuan atingas Minskon.
 


Xi Jinping manpremas kun Alexander Lukashenko.

 

    La 10-an de majo atingis Minskon ĉina prezidanto Xi Jinping por la ŝtata vizito al Belorusio. Xi Jinping kun sia edzino Peng Liyuan piede descendis de la aviadilo, kaj laŭ la loka kutimo estis akceptitaj per pano, salo kaj floroj. Belorusa prezidento Alexander Lukashenko kaj aliaj altranguloj de la belorusa registaro varme bonvenigis ilin en la flughaveno.

 

    Samtage Xi Jinping interparolis kun Lukashenko. La du flankoj konsentis fortigi kunlaborojn en diversaj kampoj kaj interparoli pri la strategioj de la du landoj por komenci la novan epokon de la dulanda strategia partnereco. Xi Jinping atentigis, ke Ĉinio kaj Belorusio estas bonaj amikoj kaj partneroj, kaj havas fidon reciproke kaj ĉiam helpas unu la alian. La du landoj daŭrigas altnivelajn kunlaborojn por antaŭenpuŝi la duflankan partnerecon al la nova etapo, li daŭrigis. Antaŭ 14 jaroj lastfoje vizitis Belorusion ĉina ŝtata gvidanto kaj ĉifoje estas dezirate, ke la du flankoj povu per interparoloj akiri multajn praktikajn fruktojn kaj krei novan epokon de plenampleksaj strategiaj rilatoj.

 

    Lukashenko diris, ke Belorusio volas kune kun Ĉinio labori por plialtigi la nivelon de komercado inter la du flankoj kaj plifortigi kunlaborojn en la kampoj scienc-teknika, turisma kaj eduka. Belorusio plene subtenas la ĉinan strategion "Unu Zono, Unu Vojo" kaj volas fariĝi ĝia grava kolono. Lukashenko diris, ke multaj belorusaj gejunuloj nun lernas la ĉinan lingvon kaj ili estas la estonteco de la amikaj rilatoj de la du landoj.

 

    La du flankoj interŝanĝis opiniojn pri problemoj internaciaj kaj regionaj, kiuj koncernas ilin ambaŭ. Xi Jinping kaj Lukashenko poste subskribis la kunlaboran traktaton pri amikeco kaj kunlaboro kaj la komunan deklaron pri pluapaŝa disvolvo kaj pliprofundigo de plenampleksa strategia partnereco.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments