El Popola Ĉinio>头条新闻>

Rusio donis al la 97-jara ĉina veterana soldato medalon de la venko de la Granda Patria Milito

| 2015-05-08
Bookmark and Share

 

 

    Posttagmeze de la 7-a de majo en la nomo de la rusa prezidento Vladimir Putin, la rusaj armeo, nacidefenda ministerio kaj ambasadorejo en Ĉinio, Damdinov Bazar, la unua sekretario de la ambasadorejo de Rusio en Ĉinio, donis la medalon de la "70-a Datreveno de la Venko de la Granda Patria Milito" al la 97-jara ĉina veterana soldato Lu Baoping por danki lin pro lia kontribuo dum la milito. En la medal-dona ceremonio Damdinov Bazar prezentis al Lu Baoping florojn kaj pentraĵon faritan de rusa mezlernejano.

 

    Lu Baoping naskiĝis en Jinxi de Liaoning-provinco. En la jaro 1942 li aliĝis al la Kontraŭjapana Unuigita Armeo en Nordoriento de Ĉinio. En la sama jaro la armeo estis reorgazinita kiel la 88-a brigado de la sovetunia armeo. Post tio Lu Baoping garnizonis en Sovetunio 3 jarojn. Laŭ konigo, la medal-dono de Rusio al ĉinoj estas unu el la gravaj enhavoj de la komunaj aranĝoj de Ĉinio kaj Rusio por celebri la 70-an datrevenon de la venko de la Dua Mondmilito. Ĉi-jare Rusio donos al ĉinoj 54 medalojn de la "70-a Datreveno de la Venko de la Granda Patria Milito".

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments