El Popola Ĉinio>头条新闻>

Interparolis Xi Jinping kaj Nursultan Nazarbayev

| 2015-05-08
Bookmark and Share


Intervidiĝas ĉina prezidanto Xi Jinping kaj kazaĥa prezidento Nursultan Nazarbayev.
 

 

    La 7an de majo en Astano, ĉefurbo de Kazaĥio, ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun sia kazaĥa paralelulo Nursultan Nazarbayev.

 

    Nome de la ĉinaj registaro kaj popolo Xi Jinping gratulis Nursultan Nazarbayev pro lia reelektiĝo kiel kazaĥa prezidento. Xi akcentis, ke dum lia vizito al Kazaĥio en septembro 2013 li unuafoje prezentis la proponon de la silkvoja ekonomia zono. En la pasinta pli ol unu jaro Ĉinio kaj Kazaĥio jam akiris komencajn fruktojn en la komuna konstruado de la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo, kaj tion Ĉinio alte pritaksis. Ĉinio volas surbaze de egaleco kaj kungajno antaŭenpuŝi la kupliĝon de la konstruado de la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo kaj la nova ekonomia politiko de Kazaĥio "Brila Vojo" kaj realigi komunan disvolvadon kaj prosperon. Li esperis, ke la du flankoj bone efektivigos kunlaboron de la grandaj infrastrukturaj kaj interligaj projektoj, antaŭenpuŝos kunlaboron en la kampoj fuela kaj financa, profundigos kulturan kunlaboron kaj plifortigos sekurecan kunlaboron. Li aldonis, ke Ĉinio subtenas Kazaĥion peticii gastigon de la Monda Ekspozicio en la jaro 2017.

 

    Nazarbayev varme bonvenigis ĉinan prezidanton Xi Jinping viziti Kazaĥion. Li diris, ke de post la vizito de prezidanto Xi al Kazaĥio en septembro 2013, la kunlaboro interkonsentita de li kaj Xi jam estis efektivigita, kaj tio altigis la rilatojn inter la du landoj al nova nivelo. Kazaĥio firme klopodas por disvolvi la amikajn rilatojn kun Ĉinio, kaj volas pozitive profundigi la duflankan kunlaboron en ĉiuj kampoj. Kazaĥio subtenas la proponon de prezidanto Xi pri konstruado de la azia komunumo de komuna sorto, opiniante, ke ĝi konformas al tendenco de la epoko kaj al interesoj de la regionaj landoj. Li diris, ke Kazaĥio subtenas la proponon de Ĉinio pri la konstruado de "Unu Zono kaj Unu Vojo", kaj deziras fariĝi grava partnero de la konstruado de la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo, kuplos la konstruadon de la silkvoja ekonomia zono kun la strategio de la ekonomia disvolvado Brila Vojo, intensigos la kunlaboron kun Ĉinio en ekonomio, produktkapablo, energio, scienco kaj teknologio. Li aldonis, ke Kazaĥio volas intensigi kunlaboron kun Ĉinio kadre de la Konferenco pri Interago kaj Konfid-Konstruaj Rimedoj en Azio kaj la Azia Infrastruktura Invest-Banko.

 

    Antaŭ la interparolo en la prezidentejo Nazarbayev okazigis solenan ceremonion por bonvenigi Xi Jinping kaj lian edzinon Peng Liyuan. La du ŝtatestroj ascendis la podion de revuo en la akompano de la dulandaj naciaj himnoj. Xi Jinping en la akompano de Nazarbayev revuis la Honoran Gvardion de la Tri Armeoj de Kazaĥio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments