El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Ĉu vi havas rakontojn pri Ĉinio?

| 2015-05-07
Bookmark and Share

 

    La esperanta retejo El Popola Ĉinio (http://www.espero.com.cn/) funkciigis novan rubrikon "Ĉinaj Rakontoj" kaj estas bonvenaj verkoj, fotoj aŭ videoj de alilandaj esperantistoj pri:

 

    (1) iliaj vojaĝo, spertoj aŭ vivo en Ĉinio,

 

    (2) la vivo de ĉinoj en aliaj landoj,

 

    (3) aliaj okazaĵoj aŭ ies vojaĝo koncernaj al Ĉinio.

 

    Ni ne scias ĉu vi foje vizitis Ĉinion, sed eble vi konas la landon kaj vidis ĉinojn kiuj vivas en via lando. Do ĉu vi volas verki artikolon? -- Ne nur pri la Esperanto-movado sed pli amplekse -- pri ĉio kio rilatas al Ĉinio.

 

    Kaj, ĉu vi povas diskonigi nian alvokon al aliaj esperantistoj kiujn vi konas?

 

    Bonvolu sendi vian verkon al poŝta adreso de Revon (Xie Ruifeng): 13699177347@163.com

 

    Antaŭdankon!

 

    Someraj bondeziroj al vi!

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments