El Popola Ĉinio>头条新闻>

Nankino kaptis venenajn araneojn eksterlandajn

| 2015-05-07
Bookmark and Share

 

    Lastatempe poŝtoficejo sub la Nankina Buroo de Inspekto kaj Kvaranteno por Eniro kaj Eliro trovis 202 araneojn el du registritaj pakoj el Germanio, kiam ili kontrolis pakojn el fremdaj landoj. Ĉiuj araneoj estis vivantaj. Estis la unua fojo, ke dogana trairejo de Nankino kaptis tiel multajn araneojn, kiuj estis enkondukitaj kiel dorlotbestoj.

 

    Post ekzameno en laboratorio oni deklaris, ke tiuj araneoj apartenas al dekoj da specoj kun alta valoro.

 

    Interalie estas du venenaj specoj. La unuaj estas meksikaj ruĝgenuaj araneoj en la genro de tarantulo, kun la korpoj kovritaj de lanugo kaj bela aspekto. Ili apartenas al la protektataj specoj en la apendico de la "Konvencio de Internacia Komerco pri Endanĝerigitaj Specioj de Sovaĝa Faŭno kaj Flaŭro". La aliaj apartenas al la speco de Hysterocrates Hercules en la tropika pluvarbaro de Niĝerio, kaj estas la duaj plej grandaj tarantuloj en Afriko. Ili estas atakemaj, venenaj kaj rapidmovaj. Dum artefarita kultivado ili ofte vundas homojn. Nun la araneoj estas retenataj de koncerna departemento.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments