El Popola Ĉinio>头条新闻>

UN okazigis kunvenon por memori la 70-jaran datrevenon de la finiĝo de la Dua Mondmilito

| 2015-05-06
Bookmark and Share

 

    La 5-an de majo UN okazigis kunvenon por memori la 70-jaran datrevenon de la finiĝo de la Dua Mondmilito, konservi la memoron pri la viktimoj de la milito kaj reaserti, ke la fondiĝo de UN estas por ke la posteularoj ne suferu de militoj.

 

    Antaŭ la kunveno Ban Ki-Moon, ĝenerala sekretario de UN, kaj Sam K. Kutesa, prezidanto de la 69-a Ĝenerala Asembleo de UN, plantis ĉerizujon (Cerasus spachiana f. spachiana) antaŭ la domego de la sekretariejo en la ĉefstabejo de UN. Ban Ki-Moon diris, ke antaŭ 70 jaroj la fondinto de UN esperis, ke la homaro eliros el la timo kaj iros al la pli bela estonteco. Tiam la tero estis trempita de sango de bravaj soldatoj el multaj landoj, kiuj batalis kontraŭ faŝismo, kaj tiu de sennombraj viktimoj de grandaj masakroj kaj aliaj krimoj dum la Dua Mondmilito.

 

    Ban Ki-Moon diris, ke dum la pasintaj 70 jaroj UN akiris fierindajn atingojn. Tamen la vojo al la estonteco estas malglata kaj nun en la mondo ofte okazas konfliktoj kaj tumultoj. Li esperas, ke per la arbo oni konservas la memoron pri la homoj, kiuj dediĉis sian vivon dum plenumo de la Ĉarto de UN, kaj reasertas la promeson de UN pri realigo de ĝiaj celo kaj idealo.

 

    Sam K. Kutesa faris parolon en la kunveno. Li diris: "Hodiaŭ ni konservas la memoron pri la sennombraj viktimoj de la milito, kaj samtempe reasertas, ke oni devas plenforte preventi kaj redukti suferojn de la homaro kaŭzitajn de militoj. Ni refoje reasertis la principon de UN neatenci aliajn landojn, pace solvi disputojn kaj defendi la homajn rajtojn".

 

    Dum la kunveno reprezentantoj el Ĉinio, Rusio, Usono, Germanio kaj aliaj membrolandoj de UN kaj tiuj el la Eŭropa Unio kaj regionaj organizoj faris parolon por konservi la memoron pri la viktimoj de la Dua Mondmilito kaj reaserti la celon kaj principon de la Ĉarto de UN.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments