El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio: ŝenopraza festivalo de Dong-Nacio

| 2015-05-04
Bookmark and Share

 

 

    La 2-an de majo en la vilaĝo Gaoyou de la urbeto Linxi en la Sanjiang-a Dong-Nacia Aŭtonoma Gubernio de la Guangxi-a Ĝŭang-Nacia Aŭtonoma Regiono en suda Ĉinio okazis tradicia ŝenopraza festivalo kun partopreno de dek mil dong-oj el Guangxi kaj Hunan-provinco. Ili faris juĝadon de ŝenoprazoj, prezentadon pri lokaj moroj kaj sperton pri kampara vivo. La festivalo allogis amason da turistoj.

 

    Laŭ la tradicia kutimo de Dong-Nacieco, ĉiujare kiam venas Grenpluvo (unu el la 24 sunperiodoj, kiu komenciĝas je la 19-a, 20-a aŭ 21-a de aprilo), ĉiuj familioj faras Youcha-on kun ŝenoprazoj kiel unu el la ĉefaj spicaĵoj. En la vilaĝo Gaoyou la grenpluva festivalo estis nomita "ŝenopraza festivalo" pro la aparta bongusto de tieaj ŝenoprazoj. Tiutage gejunuloj kune kaptas salikokojn kaj fiŝojn ĉe kampo aŭ rivero. Ĉe vesperiĝo junulinoj venas al legomkampo de la amata junulo por falĉi ŝenoprazojn. Vespere geamantoj venas al hejmo de la junulino por fari youcha-on, kanti kaj paroli pri la amo unu al la alia.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments