Ĉina helpo al Nepalo post tertremo
Nepalaj armeanoj kaj ĉinaj kuracistoj en la vilaĝo de Dhulikhel la 3-an de majo
Posttagmeze de la 3-a de majo la savtaĉmento de la ĉina armita polico eniris en Nepalon de la haveno Zhangmu por ripari la 114-kilometran sekcion de la ĉina-nepala aŭtovojo inter la haveno Zhangmu kaj Katmanduo.
Post okazo de la tertremo, la ĉina medicina taĉmento atingis Nepalon la 27-an de aprilo. Poste la taĉmento starigis tend-hospitalon en la vilaĝo de Dhulikhel por kuraci vunditojn. Ĝis nun la medicina taĉmento kuracis pli ol 600 vunditojn, inter kiuj estas 100 severaj vunditoj.
Ĉina kuracisto en traktado de vundo de la vundito en Dhulikhel la 3-an de majo
Oficiroj kaj soldatoj de la ĉina armita polico eniris en Nepalon la 3-an de majo.
Redaktoro: Niu Xueqin
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments