Savado ĉe la piedo de Qomolangma
Sav-veturilo iranta apud la monto Zhuo'aoyou (fotita la 28-an de aprilo)
La tertremo en Nepalo kaŭzis ankaŭ detruiĝon de domoj en la vilaĝo Rongxia de la gubernio Dingri, Tibeto, ĉe la piedo de la monto Qomolangma. Ĝis nun la tieaj trafiko, komunikado kaj elektro estas rompitaj. Post okazo de la tertremo rilataj departementoj de Tibeto sendis sav-taĉmentojn al la loko por fari urĝan savadon. Inter la urbeto Gangga kaj la vilaĝo Rongxia zigzagas 70-kilometra montvojo kovrita de neĝo. La vojo estas nepre trapasita por la savado. La sav-taĉmentoj nepre trapasis ankaŭ la montpasejon Puzila, kie ofte okazas lavango. Tial la savantoj devas fari savadon riskante sian vivon.
Sav-veturiloj sur malfacila vojo
Sav-veturilo iranta inter glacimuroj
Sav-veturilo sur montvojo ofte trafita de ŝtonoj falintaj de supre
Redaktoro: Niu Xueqin
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat