El Popola Ĉinio>头条新闻>

Reprezentantoj de 55 fondanto-membroj de AIIB diskutis pri projekto de la Regularo de AIIB

| 2015-04-29
Bookmark and Share

 

    La 28-an de aprilo fermiĝis en Pekino la 4-a Kunveno de Trakt-reprezentantoj por Fondi la Azian Infrastrukturan Invest-Bankon (AIIB), kiu daŭris du tagojn. La kunveno estas la unua renkontiĝo de reprezentantoj de la 57 fondanto-membroj de AIIB en Pekino.

 

    La kunvenon prezidis Shi Yaobin, konstanta prezidanto de la kunveno de trakt-reprezentantoj por fondi AIIB kaj ĉina vicministro pri financo. Ĝin ĉeestis trakt-reprezentantoj el 55 fondanto-membroj de AIIB kaj Jin Liqun, ĝenerala sekretario de la multflanka provizora sekretariejo de AIIB. Reprezentantoj de Bangladeŝo kaj Nepalo forestis pro iuj kialoj. La kunvenon ĉeestis ankaŭ reprezentanto el la Hongkong-a Speciala Administra Regiono kiel membro de la ĉina delegacio.

 

    La kunveno bonvenigis Germanion, Italion, Francion, Iranon, Federacion de Arabaj Emirlandoj, Malton, Kirgizion, Turkion, Hispanion, la Korean Respublikon, Aŭstrion, Nederlandon, Brazilon, Finlandon, Gruzion, Danlandon, Aŭstralion, Egiption, Norvegion, Rusion, Svedion, Israelon, Sud-Afrikon, Azerbajĝanon, Islandon, Portugalion kaj Pollandon entute 27 landojn fariĝi novaj fondanto-membroj de AIIB. La ĉeestantoj faris profundan diskuton pri la reviziita projekto de la Regularo de AIIB. Jin Liqun raportis pri la prepara laboro por fondi AIIB.

 

    Laŭ la plano pri fondo de AIIB, diversaj flankoj faros la lastan diskuton pri la Regularo de AIIB kaj subskribos ĝin en la mezo de la kuranta jaro, kaj antaŭ la jarfino AIIB oficiale fondiĝos post aprobo de la membro-landoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments