Ĉinio: La Urbestro de Zaozhuang vizitis E-Muzeon
Teksto kaj fotoj de Sun Mingxiao
S-ro Li Feng, urbestro de Zaozhuang, en la Zaozhuang-a Universitato
En la 24-a de aprilo s-ro Li Feng, urbestro de Zaozhuang, faris viziton al E-muzeo kun la akompano de s-ro Hu Xiaolin, vicprezidanto de la Ĉina E-Ligo kaj ĉefestro de la Zaozhuang-a Universitato, kaj s-ro Cao Shengqiang, direktoro de la universitato.
Dum la vizitado s-ro Hu Xiaolin konigis al la urbestro kaj aliaj gastoj Esperanton kaj E-Muzeon. La urbestro opinias, ke Esperanto estas bona lingvo kiel komunikilo inter popolanoj de la mondo kaj li proponis, ke la Zaozhuang-a Universitato daŭre funkciigu E-lecionon por amikeco de la mondo.
Pli ol 28 gravaj gastoj el la urbdomo faris viziton al la E-Muzeo.
Redaktoro: Wang Lihua
No Comments