El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina agado post okazo de la tertremo en Nepalo

| 2015-04-27
Bookmark and Share

 

    Je la 14-a horo kaj 11 minutoj de la 25-a de aprilo en Nepalo okazis 8.1-magnituda tertremo. Ĝis nun la tertremo kaŭzis morton al 3 218 homoj kaj vundiĝon al pli 5 mil homoj.

 

    Post okazo de la tertremo ĉinaj prezidanto Xi Jinping, ĉefministro Li Keqiang kaj ministro pri eksteraj aferoj Wang Yi sendis respektive al nepalaj prezidento Ram Baran Yadav, ĉefministro Sushil Koirala kaj ministro pri eksteraj aferoj Mahendra Bahadur Pande mesaĝojn por esprimi profundan funebron al la mortintoj kaj sinceran konsolon al iliaj familianoj kaj al la vunditoj.

 

 

    La ĉina registaro decidis liveri al la nepala registaro urĝan helpon de materialoj kun valoro de 20 milionoj da juanoj. La materialoj inkluzivas tendojn, lanajn litkovrilojn kaj generatorojn.

 

 

    La 26-an de aprilo la ĉina internacia savtaĉmento atingis Nepalon. Post 4-hora malfacila serĉaco ĉinaj savistoj trovis postvivantan junulon en nordokcidenta Katmanduo. Li estas la unua postvivanto savita de la ĉina savtaĉmento. La ĉina savtaĉmento konsistas el 69 savistoj kaj 6 serĉ-hundoj.

 

 

    La ĉina kurac-taĉmento konsistanta el 58 homoj ekveturis al Nepalo ĉirkaŭ je la 5-a horo de la 27-a por fari kuracan helpon.

 

    La tertremo en Nepalo plagis ankaŭ Nyalam, Gyirong kaj aliajn lokojn en Tibeto de Ĉinio. Ĝis la 13-a horo de la 26-a de aprilo en Tibeto 18 homoj mortis, 4 malaperis, domoj de 1 191 familioj kaj unu templo disfalis, domoj de 5 828 familioj kaj 54 temploj iagrade detruiĝis, kaj pli ol 200 mil homoj vundiĝis. Post okazo de la tertremo la Ministerio de Civilaj Aferoj de Ĉinio, la Ruĝa Kruco kaj aliaj departementoj aranĝis savadon. La Ŝtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado de Ĉinio urĝe investis 30 milionojn da juanoj por urĝa rekonstruado de publikaj kaj bazaj instalaĵoj en la lokoj trafitaj de la tertremo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments