El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Lokaj sperantistoj raportas el Nepalo trafita de granda tertremo

| 2015-04-27
Bookmark and Share

 

 

    La 25-an de aprilo, kiam okazis la tertremo, Bharat Ghimire skribis ĉe sia konto de Fejsbuko: la plej "danĝera tertemo en mia tuta vivo en Nepalo, ĝi daŭras nun kaj ni ne scias kio okazos". Li plurfoje reskribis, dirante ekzemple: "Nun homoj estas sur la stratoj, multaj domoj estis detruitaj, kaj falis la plej alta turo en Katmanduo. Kaj jam pli 30-foje okazis tertremoj, kaj ili daŭras eĉ nun. La situacio estas terura aŭ "homoj timas iri hejmen ĉar etaj tertremoj daŭre okazas. Ŝajne baldaŭ pluvegos. Multaj grimpantoj sur la monto Everesto estas ankaŭ perditaj en la neĝo. La nepala registaro anoncis nacian katastrofon".

 

    Pradip Ghimire ĝis nun dissendis du retmesaĝojn al siaj eksterlandaj geamikoj. En la 25-an de aprilo li skribis: "Hodiaŭ en Nepalo okazis granda tertremo. Oni mezuris, ke la tertremo estis 7.9 laŭ Richter-skalo kaj ĝi estis la plej granda tertremo en la historio de Nepalo. Mi vidis la morton kuri malantaŭ mi, sed mi sukcesis el ĝi eskapi. Granda domo falis malantaŭ mi kiam mi estis en la kvartalo Thame, kie situas la oficejo de la Nepala Esperanto-Asocio. Mi esprimas kondolencon pro la morto de tiuj kiuj perdis sian vivon. Ankaŭ malbone, ke multaj historiaĵoj detruiĝis pro la tertremo.."

 

    La 26-an, li denove sendis retmesaĝon, kiu i.a. diras: "Dankon pro viaj meŝaĝoj, kondolencoj kaj kuraĝigaj vortoj. Espereble nenio okazis al esperantistoj kaj iliaj familianoj. Mi nenion malbonan aŭdis pri ili ĝis nun kaj esperas, ke ĉiuj estas sekuraj. Mi ankaŭ aŭdis, ke nia esperanta oficejo ne estis damaĝita. Presakŭ ĉiu loĝanto en Katmanduo tranoktis/as/os ekster domo, surstrate, en tendo, sur la grundo, sur la bordoj de rivereto ktp kaj ankoraŭ de tempo al tempo tertremas. Hodiaŭ jam okazis pli ol sep tertremoj kun pli ol 5 laŭ Richter-skalo kaj nun oni parolas pri pli ol 2000 mortintoj. Vunditoj pli ol 5000 kaj ankaŭ estas multe da perdiĝintoj.”

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

*= La fotoj estas prenitaj de la fejsbuka konto de Bharat Ghimire.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments