El Popola Ĉinio>头条新闻>

En Pekino estis lanĉitaj la ĉinlingvaj versioj de la du libroj de Kofi Annan

| 2015-04-23
Bookmark and Share

    La 22-an de aprilo la ĉinlingvaj versioj de la du libroj Ni, la Popoloj: UN en la 21-a Jarcento kaj Intervenoj: Vivo dum Milito kaj Paco de Kofi Annan estis lanĉitaj en Pekino. La du librojn tradukis la Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG), kaj la lanĉo-ceremonion kune organizis ĈIEG kaj la Fonduso Kofi Annan. Kofi Annan speciale vizitis ĈIEG-on por ĉeesti la ceremonion.

 


Kofi Annan prelegas en la lanĉo-ceremonio. (fotita de Yang Jia)

 

    En la libro de Kofi Annan kolektiĝas la de li faritaj plej gravaj kaj kortuŝaj prelegoj dum la servo kiel ĝenerala sekretario de UN. La prelegoj ĉiuflanke elmontras liajn opiniojn politikajn, kredon pri paco kaj kapablon en prelego.

 


Zhou Mingwei prelegas en la ceremonio. (fotita de Yang Jia)
 


Kofi Annan donacas siajn librojn. (fotita de Yang Jia)
 

    Dum la ceremonio Kofi Annan faris prelegon, kaj donacis la du librojn al la studentoj de la Ĉina Universitato pri Eksteraj Aferoj, kiuj partoprenis en la ceremonio. Zhou Mingwei, prezidanto de ĈIEG, faris salutparolon. Li diris, ke per la du libroj li esperas konigi al ĉinaj legantoj la noblan idealon kaj bravajn laborojn fare de s-ro Kofi Annan, la Fonduso Kofi Annan kaj UN, kaj proksimigi Ĉinion kaj la mondon.

 


La ĉinlingvaj versioj de la libroj de Kofi Annan

 

    Kofi Annan estas la sepa ĝenerala sekretario de UN. En 2001, li kaj UN estis premiitaj de la Nobel-premio pri Paco pro la "klopodoj por pli organizita kaj pli paca mondo". Dum sia respondeca periono kiel ĝenerala sekretario de 1997 ĝis 2006, li antaŭenpuŝis la funkciadon de UN kaj faris penajn laborojn kaj evidentajn kontribuojn al la monda paco, komuna evoluo kaj tutmondaj kunlaboroj. Foririnte de UN, li starigis fonduson kaj fariĝis prezidanto de la Alianco por Verda Revolucio en Afriko.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments