El Popola Ĉinio>头条新闻>

Polaj fiŝistoj trovis kadavro-restaĵon de SS-oficiro en ventro de fiŝo

| 2015-04-21
Bookmark and Share

    Laŭ raporto farita de la rusa novaĵ-retejo RIDUS en la 20a de aprilo, du polaj fiŝistoj kaptis grandegan katfiŝon kiu longas je 4 metroj kaj pezas je pli ol 200 kilogramoj en la rivero Odro en okcidenta Pollando.

 

 

    Neatendite, la fiŝistoj trovis restaĵojn de homa kadavro kaj metalan insignon de la nazia periodo de Germanio, kiam ili malfermis la ventron de la fiŝo. Post esplorado oni trovis, ke la kadavro-restaĵo estas tiu de juna oficiro, kiu mortis antaŭ kelkdekoj da jaroj. Li estis membro de la Armita SS (germane: Die Waffen Schutzstaffel, Waffen-SS) kaj mortis dum la periodo kiam la nazia Germanio agresis Pollandon.

 

 

    La oficiro estis glutita de la katfiŝo eble en la jaro 1940, sed jam ne eblas scii, ĉu tiam li estis vivanta aŭ ne.

 

 

    La organizaĵo Schutzstaffel ("Protekta Skadro") aŭ mallonge SS estis grupo de la naziisma partio NSDAP de Adolf Hitler. Ĝi komence estis speciala gardista teamo por Hitler kaj poste apartenis al la Sturmabteilung ("Sturmsekcio"). En 1925 ĝi memstariĝis de la Sturmsekcio kaj fariĝis speciala grupo por gardi la naziajn altrangajn oficistojn, kolekti informojn pri planoj atenci ilin kaj kontroli la agojn de la oficistoj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments