Konkurso de skiado kun 1 835 partoprenantoj en bikinoj
Scenoj en la konkursejo de skiado
Belulinoj dum la konkurso
Viroj dum la konkurso
Pli-ol-50-jara amatorino de skiado
Laŭ raporto de la ĵurnalo The Siberian Times, lastatempe en Sheregesh, fama skiejo en Rusio, okazis aparta konkurso de skiado. Dum la konkurso la partoprenantoj devas porti bikinojn. Kun 1 835 partoprenantoj la konkurso rompis la Mondan Rekordon Guinness de tiu kun 500 partoprenantoj. La 1 835 partoprenantoj venis el 54 urboj de diversaj lokoj de la mondo.
Konstatin Koshkin, projektanto de la ĉi-foja konkurso, diris: "Ni ĉiuflanke registris la konkurson per 50 videoj kaj sendos la videaĵojn al Londono por ke laborantoj de la organizo Monda Rekordo Guinness faru kalkuladon pri la nombro de la partoprenantoj."
Redaktoro: Niu Xueqin
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat