El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Okazis en Hangzhou premidona ceremonio de Konkurso de Mallongaj Filmoj "Teo kaj Amo"

| 2015-04-20
Bookmark and Share

    La 19-an de aprilo en la ĉina urbo Hangzhou okazis la premidona ceremonio de la Konkurso de Mallongaj Filmoj "Teo kaj Amo". La konkurson iniciatis kaj realigis la Esperanto-Redakcio de la Ĉina Radio Internacia kunlabore kun diversaj subtenantoj, aŭspiciantoj kaj asistantoj lokaj kaj internaciaj.

 

    En la ceremonio partoprenis premiitoj kaj honoraj gastoj el diversaj partoj de la mondo, inkluzive de la prezidanto de UEA d-ro Mark Fettes kaj ĝia estrarano s-ro LEE Jung-kee.

 


Dek kvar knabinoj mantenantaj kandelojn alportas al la ceremoniejo la arton de lumo kaj ombro
 


La cereminio estis prezidita de tri personoj en Esperanto kaj la ĉina.

 

    En la komenco 10 filmetoj estis premiitaj kiel "la plej ŝatataj de retanoj", kaj oni spektis parton de tiuj filmetoj. Antaŭ la premidonado, d-ro Fettes detale klarigis Esperanton al la ĉeestantoj, inter kiuj multaj ne estis esperantistoj.

 


D-ro Mark Fettes donas klarigon pri Esperanto
 


S-ro LEE Jung-kee donas premion al premiito.

 

    Venis al la premidona ceremonio litova muzikgrupo nomata "Sepa kaj Asorti". La grupo kun tri membroj de la sama familio altiris al si grandan atenton. En la antaŭa vespero, okaze de la arta renkontiĝo (interkona vespero), ili prezentis esperantajn kantojn kaj laŭ tiuj kantoj oni feliĉe kaj ĝoje dancis. En la premidona ceremonio, ili ricevis la plej altan, specialan premion per sia muzika video: "Teo kaj Amo: Koloroj de l' Mondo". La kanto de la video estis bele prezentita. Per la speciala premio estis dinstingitaj pliaj du filmetoj: "La Plej Juna Krimulo de la Mondo" el Irano kaj "Teo kaj Amo" komune farita de ĉino kaj turko.

 


Itala junulo Fabio Bettani kaj rusa junulino Olga Shilyaeva ricevas premion.
 


Oni prezentas teo-arton en la ceremonio.
 


La litova muzika familio prezentas la kanton "Koloro de l' Mondo".

    La filmeta konkurso kun la temo "Teo kaj Amo" estis anoncita lastjare. Dum pli ol 7-monata kolektado de konkursaĵoj, venis 45 filmetoj el 20 landoj, inkluzive de Rusio, Litovio, Slovakio, Ĉeĥio, Germanio, Francio, Brazilo, Meksiko, Ĉilio, Kolombio, Kongo (Kinŝaso), Irano, Koreio kaj Ĉinio. Post la aljuĝo de la ĵurio kaj la voĉdonado de retanoj, finfine 3 filmetoj gajnis la specialan premion (la plej altan), 10 la unuan, 12 la duan , 20 la trian kaj 10 la premion "filmeto plej ŝatata de retanoj".

 


Filmeto "Teo kaj Amo"

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments