Mil muoj da ruĝaj ŝtonarbaroj trovitaj en Chongqing
La ruĝa ŝtonarbaro elfosita
Lastatempe kelkaj fot-amatoroj estis allogitaj de ruĝaj ŝtonarbaroj en la vilaĝo Baizhu de la gubernio Youyang, Chongqing de Ĉinio. Kun karsta terformo, gorĝa terformo, stratigrafia sekco kaj fosilioj de antikvaj estaĵoj kiel ĉefa parto la ŝtonarbaro havas valorojn por geologia esplorado kaj aprezado. La ruĝaj ŝtonarbaroj troviĝas en la loko je 50 kilometroj for de la guberni-urbo de Youyang. Nun ili estas protektataj de rilata departemento. Laŭ konigo de rilata respondeculo, ĝis nun pli ol 600 muoj da ruĝaj ŝtonarbaroj estis elfositaj, kaj aliaj centoj da muoj estos elfositaj.
Redaktoro: Niu Xueqin
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat