La premiodona ceremonio de la 16-a Laureus-a Monda Sporta Premio
Li Na, gajninto de la premio de speciala atingo
Alan Eustace, gajninto de la premio de la plej bona ekstrema sportisto
Oliver Bierhoff, gvidanto de la futbala teamo de Germanio, gajninto de la premio de la plej bona teamo
Yao Ming, gajninto de la premio de la sporta spirito
La 15-an de aprilo okazis en Ŝanhajo premiodona ceremonio de la 16-a Laureus-a Monda Sporta Premio. Alan Eustace ricevis premion de la plej bona ekstrema sportisto, Novak Djokovic el Serbio -- premion de la plej bona sportisto plej peza, la futbala teamo de Germanio -- premion de la plej bona teamo, Yao Ming -- premion de la sporta spirito kaj Li Na -- premion de speciala atingo.
La Laureus-a Monda Sporta Premio naskiĝis en la jaro 2000. Ĝi estas sinteza sporta premio kun plej alta reputacio en la mondo kaj estis nomata kiel "Oscar-premio en la sporta rondo". Estis la unua fojo por la premio-dona ceremonio okazi en Ĉinio.
Redaktoro: Niu Xueqin
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat