El Popola Ĉinio>头条新闻>

Rusio honoris 32 ĉinojn per la Ordeno de la Granda Patriota Milito

| 2015-04-16
Bookmark and Share

    La 15-an de aprilo okazis ceremonio por la ordendono al 32 ĉinoj honore al la 70a datreveno de la venko de la rusa Granda Patriota Milito. Andrey Denisov, rusa ambasadoro en Ĉinio, faris la honordonadon.

 

    Laŭ raportoj, la ceremonio estas unu el la komunaj aranĝoj de Ĉinio kaj Rusio por celebri la 70-jaran jubileon de la venko de la du landoj en la Dua Mondmilito.

 


Andrey Denisov (la plej dekstre en la unua vico), rusa ambasadoro en Ĉinio
 


Ordenoj baldaŭ donotaj

 

    Andrey Denisov diris ĉine, ke Rusio dankas la ĉinojn kiuj sin dediĉis al la venko de la Granda Patriota Milito.

 

    La ordeno celas honori la rusojn, alilandanojn kaj senŝtatulojn kiuj faris kontribuon al la Granda Patriota Milito de Sovetunio.

 

    La 90-jara Chen Zutao diris: "Mi estas honorita hodiaŭ, ricevante la ordenon de la ambasadoro." Li komentis ankaŭ, ke en tiuj jaroj ili spertis striktajn malfacilojn de la milito kune kun la popolo de Sovetunio.

 

    Kvankam plejparto de la ordengajnintoj estas jam grizharaj, tamen ili senĉese fotadis per sia poŝtelefono aŭ fotilo celante konservi tiun ĉi gravan tempon kun speciala signifo.

 

    Multaj el la ordengajnintoj pasigis sian infanecon en la internacia orfejo de Ivanovo. La orfejo, kiel speciala lernejo, estis starigita de la sovetunia registaro en 1933. En la periodo de la Dua Mondmilito, infanoj de komunistoj kaj revoluciaj martiroj el dudek kelkaj landoj estis senditaj tien por eviti la minacon de faŝistoj.

 

    Krom la ordeno, Rusio ankaŭ donis al la ĉinoj atestojn kun la nomo kaj numero de la gajninto. Ĉinaj kaj rusaj infanoj donis florojn kaj siajn pentraĵojn al la gajnintoj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments