El Popola Ĉinio>头条新闻>

MEP kreskis je 7% en la unua trimestro

| 2015-04-16
Bookmark and Share

 

    La 15an de aprilo la Ŝtata Statistika Buroo de Ĉinio publikigis ĉefajn donitaĵojn de la nacia ekonomio en la unua trimestro de ĉi tiu jaro. Laŭ unuaj kalkuloj, la malneta enlanda produkto en la unua trimestro kalkuliĝis al 14 066 miliardoj da juanoj, je 7% pli multe ol tiu en la sama periodo de la lasta jaro. La kresko estis la plej malrapida de post la dua trimestro de la jaro 2009.

 

    Sheng Yunlai, proparolanto de la buroo, eksplikis, ke en la unua trimestro la nacia ekonomio havis stabilan iradon. Kvankam la kresko estis malrapida, tamen dungado, konsumantara prezindico kaj la merkata anticipo ĝenerale stabilis, transformiĝo kaj altgradigo havas bonan tendencon, nova movforto rapide elkreskas, kaj pozitivaj faktoroj akumuliĝas.

 

    Pri ekonomio en la dua kvarono kaj pli longa tempo, Sheng diris, ke en mallonga periodo ne multe ŝanĝiĝos reĝustigo de la internaciaj kaj enlandaj aranĝoj, kaj la ekonomio ankoraŭ alfrontos malsupreniran premon. Tamen la ĉina ekonomio havas grandan tenacecon, potencialon kaj plibonigan eblecon, kaj movforto por kreskado ne havas fundamentan ŝanĝiĝon.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments