En Kunming okazos la 11-a ĈK kaj la 67-a IFEK
Inter la 16-a kaj la 22-a de majo 2015 okazos en Kunming, Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio, la 11-a Ĉina Kongreso de Esperanto (ĈK) kaj la 67-a Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso (IFEK).
Dum la 11-a ĈK (de la 16-a ĝis la 18-a de majo) oni ekzamenos la laborraporton de la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) por la jaro 2014, aranĝos komunan konferencon de E-asocioj de provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj, kunsidojn de fakaj E-organizoj, kaj honorigos eminentajn E-organizojn kaj individuajn esperantistojn.
Dum la 67-a IFEK oni raportos pri la nuna situacio de internacia fervoja trafiko, okazigos diskutkunsidojn pri la utiligo kaj disvolvo de Esperanto en la kampo de fervojistoj kaj konigos diversajn facetojn de la ĉina nacia kulturo.
La kongresoj invitas vin veni al Kunming por fari interŝanĝojn kaj konigi la staton de viaj lokaj agadoj por Esperanto.
Tagordo
Dato | Horo | Programo | Loko |
5.16 | 08:00- 09:00-10:00 10:30-11:30 14:00-16:00 19:30-21:00 20:00-22:30 | Alveno kaj registriĝo Kunsido de ĈEL kaj LKK Gazetara konferenco Lingva Seminario(1) Kunsido de IFEF kaj LKK Interkona Vespero | Kultura urbo Fubao |
5.17 | 09:00-09:30 12:00-12:30 | Intervidiĝo kun provincaj(urbaj) estroj | Instituto de la kultura urbo Fubao |
5.18 | 09:00-11:00
| Fermita komitato-kunsido de IFEF, Kunsidoj de fakaj organizoj de ĈEL Duontaga ekskurso:Fervoja Muzeo, Cuihu-lago Kunsido de la Terminara Kimisiono (1) Lingva Seminario (3) Koncerto | Instituto de la kultura urbo Fubao |
5.19 | 09:00-12:00 13:30-17:30
19:30-21:30 | Plena kunveno de IFEF Duontaga ekskurso: la vidindejo Longmen Internacia Vespero | |
5.20 | 08:00-17:30 | Tuttaga ekskurso: Ŝtonarbaro | |
5.21 | 09:00-12:00 14:00-17:00 17:00-18:30 19:00-22:00 | Fakprelegoj (1) Fakprelegoj (2) Kunsido pri fervojaj novaĵoj Bankedo kaj Balo | Kultura urbo Fubao |
5.22 | 09:00-10:30 | Kunsido de la Terminara Komisiono (2) | Instituto de la kultura urbo Fubao |
5.23 | 08:00- | Postkongresa ekskurso | Kultura urbo Fubao |
Kongresa kotizo
La 11-a ĈK: 350 juanoj
La 67-a IFEK: 400 juanoj
Loĝado:
La kultura urbo Fubao: 210 juanoj (por unu tago inkluzive de tri manĝoj), senpaga por malpli ol 22-jaruloj, t. e tiuj kiuj naskiĝis post la 1-a de januaro 1993.
Sendu la kotizon al: Ĉina Esperanto-Ligo, Baiwanzhuang Dajie 24 Hao, Xicheng, CN-100037, Beijing, Ĉinio
Kontaktantoj: Jiang Limin, Shi Guang, Li Baofa.
Telefono: 010 68995937, 010 68995941
Telefakso: 010 68321808
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat