El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Plano pri Eŭropa Energia Unio

| 2015-04-15
Bookmark and Share

 

    Meze de marto eŭropaj gvidantoj en sia pintokunveno en Bruselo apogis la planon de la Eŭropa Komisiono (EK) pri la Eŭropa Energia Unio. La planon EK proponis komence de la jaro kaj metis prioritatojn por la eŭropaj energia kaj klimata politikoj dum la venontaj jaroj. La plano enhavas kvin prioritatajn rubrikojn: energia sekureco, interna energimerkato, energia efikeco, redukto de karbonemisioj, esplorado kaj novigo.

 

   La EU-gvidantoj ŝajne apogis la planojn, sed Tara Connolly, energipolitika konsilantino ĉe Greenpeace en Bruselo, diris: "EU ne povos atingi siajn longtempajn promesojn pri reduktado de forcejaj gasoj sen transiro al energisistemo funkciigata per renovigebla energio".

 

    Laŭ Connolly, EU nepre devos ĝis 2030 starigi leĝon pri energio, kiu garantios minimuman celon de la 27-procenta kvoto de renovigebla energio en 2030. Renovigeblaj energio-industrioj pasintjare pruvis, ke Eŭropo povos atingi 45-procentan kvoton en 2030. "La maldekstra mano ne scias kion faras la dekstra. EK diras ke EU devas malproksimiĝi de fosiliaj brulaĵoj, sed ĝi ankaŭ volas novajn provizojn de gaso. Eŭropo bezonas koheran planon", ŝi diris.

 

    Aliaj punktoj en la plano por la Energia Unio respegulas la timojn en multaj landoj dependi de importado de fosiliaj brulaĵoj, specife de la ruslanda kompanio Gazprom. La plano celas ankaŭ malaltigi la grandegan sumon de 400 miliardoj da eŭroj, kiujn Eŭropo pagas por importado de la fosilia energio.

 

    Dum ĉi tiu kaj venonta jaro, EK pretigos leĝaron por starigi la Eŭropan Energian Union. Pluraj landoj, inter ili Britio, alvokas al pli granda emfazo sur la evoluo de la energia merkato. Aliaj landoj, kiel Pollando, Ĉeĥio kaj Slovakio – kiuj multe dependas je ruslanda energio – volas urĝan solvon de ĉi tiu problemo.

 

    Oni ankaŭ agnoskas la neceson fronti klimatŝanĝadon, sed malsamaj landoj havas malsamajn opiniojn pri la maniero fari tion. Britio, Pollando, Ĉeĥio kaj Slovakio ŝatus vidi pli da eblecoj mem elekti siajn specifajn politikojn. Aliaj, kiel Germanio kaj Danio, volas pli klaran vojon kaj pli da emfazo pri renovigebla energio kaj energia efikeco.

 

(el La Ondo de Esperanto)

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments