El Popola Ĉinio>头条新闻>

Franco surgrimpis 307-metran turon dum 70 minutoj

| 2015-04-14
Bookmark and Share

 

    La 13an de aprilo per kreto bendita ĉe fingropintoj 52-jara franco Alain Robert surgrimpis Cayan-turon altan je 307 metroj kun 75 etaĝoj en Dubajo.

 

    Dum nur 70 minutoj Robert sen sekura zono surgrimpis la turon torditan je 90 gradoj laŭ la alto. Dum la grimpado li metis siajn piedojn nur sur la elstara parto de la konstruaĵo.

 

    Antaŭ la grimpado Robert supozis, ke li eble bezonos 90 ĝis 120 minutojn por fini la taskon.

 

    En la jaro 2011 Robert, ekipita per ŝnuroj kaj ingoj laŭ la postulo de la organizanto, jam surgrimpis la 828-metran turon Burj Khalifa en Dubajo, la plej altan konstruaĵon en la mondo, dum pli ol ses horoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments