El Popola Ĉinio>头条新闻>

Manĉura tradicia nupto por paro da translandaj gejunuloj

| 2015-04-14
Bookmark and Share


La manĉura tradicia nupto de paro da translandaj gejunuloj

 

    La 12-an de aprilo en la vilaĝo Xigou de la distrikto Huairou de Pekino paro da translandaj gejunuloj okazigis la manĉuran tradician nupton. La novedzo Liu Weiwei estas Huairou-ano kaj la novedzino lrma. v. rodriguez -- meksikdevena usonano. Tiu-tage en la vilaĝo videblis la novedzo rajdanta sur jujubruĝa ĉevalo kaj grupo da homoj en koloraj manĉuraj vestoj por bonvenigi la novedzinon. Iuj el ili blovsonigis trumpetojn kaj batis tamburojn, kaj aliaj portis palankenon, en kiu sidas la novedzino. Tio allogis amason da vilaĝanoj kaj turistoj por sperti la ĉarmon de la tradicia nupta kulturo de manĉuroj.

 


Dum la nupto

 

    Manĉur-nacio estas unu el la nacimalplimultoj de Ĉinio kaj manĉuroj vivas en diversaj lokoj de Ĉinio. La manĉura nupto havas relative fiksan kaj iom komplikan etiketon inkluzive de intervidiĝo, sendo de malgrandaj donacoj, sendo de fianĉiĝa donaco kaj nupto.

 


Dum la nupto

 

    En la nupta tago akompanate de fianĉamiko kaj trumpeto-blovsonigado kaj tamburo-batado la novedzo, kiu portas ruĝan silkan tukon sur siaj ŝultroj kaj grandan ruĝan floron fiksitan sur sia brusto, prenas palankenon aŭ rajdas sur ĉavelo al la loĝejo de la novedzino por bonvenigi kaj eskorti ŝin al sia domo. Survoje al la loĝejo de la novedzino grupo da homoj blovsonigas trumpetojn kaj batas tamburojn por ke ĉiuj homoj sciu, ke la novedzo akceptos la novedzinon. Antaŭ lia alveno pliaĝuloj de la novedzina familio kaj virinoj, kiuj havas gepatrojn, edzon kaj gefilojn, tualetornamis ŝin. Ŝia pliaĝa frato aŭ onklo dorsportis ŝin en palankenon kaj eskortis ŝin al la domo de novedzo. Poste okazis nupto.

 

    La geedzeca moro de manĉuroj havas riĉan kulturan enhavon. Ĝi estas mikrokosmo de la riĉa kaj kolora socia vivo de manĉuroj dum centoj da jaroj. Ĝi flanke spegulis la trajton de la manĉura kulturo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments