El Popola Ĉinio>头条新闻>

3 000 ĉinaj acipenseroj liberigitaj en Jangzion

| 2015-04-13
Bookmark and Share


Ĉinaj acipenseroj liberigataj en Jangzion
 
    Matene de la 12-a de aprilo 3 000 ĉinaj acipenseroj estis liberigitaj en la malsupran basenon de Jangzio ĉe la akvobaraĵo Gezhou en Yichang de Hubei-provinco. Iliaj grando kaj nombro ambaŭ estas plej grandaj kompare kun tiuj en la pasintaj jaroj. Tio estis la 57-a fojo por la Instituto de Ĉinaj Acipenseroj sub la grupo Tri Gorĝoj liberigi ĉinajn acipenserojn. La liberigitaj ĉinaj acipenseroj havas averaĝan aĝon de 2 jaroj kaj ili ĉiuj estis artefarite reproduktitaj. Inter ili estas 500 naskitaj en la jaro 2011 kaj 2 500 en la jaro 2013. Ilia longeco respektive estas 80 centimetroj kaj 40 centimetroj.

 

    Ĉinaj acipenseroj vivis en la epoko, en kiu dinosaŭroj vivis. Ili multiĝis dum 140 milionoj da jaroj, spertis formiĝon kaj ŝanĝiĝon de Jangzio kaj ricevis la nomon "vivantaj fosilioj en akvo". Pro malmulteco de la nombro en la jaro 1996 ili estis enlistigitaj de la Internacia Unio por Protekto de Naturo kaj Naturaj Resursoj kiel pereonta speco. Dum la lastaj jaroj la nombro de ĉinaj acipenseroj malmultiĝas kun ĉiu jaro pro konstruado sur akvo, polucio de medio kaj ĝeno de navigado. Laŭ statistiko de rilata departemento, la nombro de ĉinaj acipenseroj, kiuj naĝis al la akvobaraĵo Gezhou, malmultiĝis de pli ol 1 000 en la jaro 1982 al pli ol 50 en la nunteco.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments