El Popola Ĉinio>头条新闻>

Tradicia Akvo-verŝa Festo okazis en Yunnan, sudokcidenta Ĉinio

| 2015-04-13
Bookmark and Share

    La 12-an de aprilo estas la tradicia Akvo-verŝa Festo de taj-nacio kaj aliaj nacimalplimultoj en la provinco Yunnan de sudokcidenta Ĉinio. Sur la loka placo, dekmil personoj verŝas akvon unuj al aliaj celante ricevon de beno, feliĉon kaj sanon.

 


Dancoprezentado por la inaŭguro de la festivalo
 


Oni ŝprucigas akvon unuj al aliaj.
 


Oni ŝprucigas akvon unuj al aliaj.

 

    La subprovinco Dehong estas aŭtonoma subprovinco de kunloĝantaj nacimalplimultoj sub la provinco Yunnan, kaj situas ĉe la landlimo inter Ĉinio kaj Birmo. Okaze de la festo en ĉiu aprilo oni okazigas grandan festivalon. La festo ankaŭ markas la novjaron de tiuj nacioj laŭ iliaj tradiciaj kalendaroj. La pura akvo, kiel portilo de beno, estas ŝprucigata al ĉiuj ĉeestantoj.

 


La taj-a gongo plej granda en la mondo
 
 

La taj-a papertranĉaĵo plej granda en la mondo
 
    Samtage, oni prezentis la taj-ajn gongon kaj papertranĉaĵon, kiuj estas la plej grandaj de sia respektiva speco en la mondo. Tiuj du objektoj estas rekonitaj de la Asocio de Monda Rekordo kiel tiaj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments