El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

BEJO anoncas sian 2-an Vintran Aranĝon (VINA)

| 2015-04-10
Bookmark and Share

 

    La 2-a VINA okazos de la 4-a ĝis la 7-a de junio 2015 en la tendumeja parko Macuco (Makuko), en la urbo Valinjo (Valinhos en la portugala).

 

    La tendumejo troviĝas tre proksime de la flughaveno Viracopos, de la urbo Kampino, kaj havas bonan infrastrukturon por ni: naĝejojn, futbalejon, ĉuraskejon kaj tiel plu! Cetere en la ĉirkaŭaĵoj eblas promeni en arbaroj, viziti fruktbienojn, adegojn, urbojn en la ĉirkaŭaĵoj kaj eĉ promeni per antikva trajno ĝis la urbo Ĵagvariuno aŭ viziti la parkon Hopi Hari.

 

    La tendumejo proponis por ni specialan prezon por VINA:

 

    Por tendumantoj: po R$ 25,00 tage por persono (sen matenmanĝo);

 

    Por loĝantoj en ĉaledo: po R$ 60,00 tage por persono (kun matenmanĝo).

 

    Aparta kompleta matenmanĝo (libera bufedo kun multaj opcioj) kostas R$ 13,00. Tamen eblas mendi aparte manĝetojn por tagmanĝo kaj pagi malpli koste (ekzemple aĉeti nur panon kun butero kaj kafo ktp).

 

    La prezoj estas tre bonaj, ĉefe ĉar temas pri feriaj tagoj, kaj la estroj informis, ke depende de kiom granda estos la grupo eblos negoci pli altan rabaton, ĉefe por manĝado. Aldone, eblos aranĝi specialan vespermanĝon por ni en la picejo, por ke ni gustumu la tutan menuon.

 

    Aliĝu tuj al VINA per la suba aliĝilo:

https://docs.google.com/forms/d/1yCr5ajqs8Zc5vCxV0hq2YIA6cSQ9nXfwbODNkYaP_Jk/viewform

 

(el la Brazila Esperanto-Ligo)

Redaktoro : Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments