El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la festivalo de tradiciaj ŝipoj de Ĉinio

| 2015-04-09
Bookmark and Share

    La 8-an de aprilo inaŭguriĝis la festivalo de tradiciaj ŝipoj ĉe la lago Zhenhu de la urbo Taizhou en la provinco Jiangsu, sudorienta Ĉinio. Pli ol 500 ŝipoj faritaj laŭ tradicia formo kaj dekmil ŝipanoj kolektiĝis sur la lago por fari prezentadon antaŭ centmil spektantoj en- kaj eksterlandaj.

 

 

 


En la inaŭguro de la festivalo lokanoj faras prezentadon sur la ŝipoj ornamitaj laŭ la tradicio. (Fotoj de Tang Dehong)

 

    La festivalo havas longan historion. Ĝi komenciĝis antaŭ ĉirkaŭ mil jaroj por honore memori la armeanojn kiuj perdis sian vivon en la militoj kontraŭ agresantoj. Ĉiujare okaze de la Festo de Klaro kaj Brilo, oni okazigis ŝip-kolektiĝon sur tiu ĉi lago, kaj la kutimo daŭras ĝis nun. La festivalo jam estas enlistigita kiel unu el la nemateriaj kulturaj heredaĵoj de Ĉinio kaj unu el la dek grandaj folkloraj eventoj de la lando.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments