Suda Ĉina Maro>Historio>

Xi Jinping intervidiĝis kun Nguyen Phu Trong

| 2015-04-08
Bookmark and Share


Xi Jinping kaj Nguyen Phu Trong dum interparolado
 


Xi Jinping kaj Nguyen Phu Trong dum la 15-a Renkontiĝo de Ĉinaj kaj Vjetnamaj Junuloj

 

    La 7-an de aprilo Nguyen Phu Trong, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vjetnamio, atingis Pekinon kaj komencis sian 4-tagan viziton al Ĉinio, laŭ invito de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĝia prezidanto. Posttagmeze de la sama tago Xi Jinping intervidiĝis kun Nguyen Phu Trong. Ili emfazis, ke la du flankoj devas domaĝi kaj konservi la tradician amikecon inter la du landoj kaj antaŭenpuŝi daŭran disvolvadon de la ĉiuflankaj strategiaj kunlaboraj partneraj rilatoj. La du flankoj konsentis kune penadi por regi surmarajn malakordojn kaj kune konservi la pacon kaj stabilecon de la Suda Ĉina Maro.

 

    Tio estas la unua renkontiĝo de la ĝeneralaj sekretarioj de la du partioj. Dum la pli-ol-du-hora interparolado la du ĝeneralaj sekretarioj profunde interŝanĝis opiniojn pri rilatoj inter la du partioj, tiuj inter la du landoj, pri internaciaj kaj regionaj situacioj kaj pri aferoj komune zorgataj. Ili atingis gravajn komunajn konojn. Xi Jinping diris: "Nuntempe la internacia situacio daŭre profunde kaj komplekse ŝanĝiĝas, Ĉinio kaj Vjetnamio alfrontas novajn ŝancojn kaj defiojn en sia socialisma konstruado kaj en la disvolvado de la rilatoj inter la du partioj kaj inter la du landoj. Ĉinio esperas penadi kune kun Vjetnamio por ĉiam teni la ĝustan direkton de la disvolvado de la rilatoj inter Ĉinio kaj Vjetnamio kaj antaŭenpuŝi longtempan, stabilan kaj sanan disvovadon de la ĉiuflankaj strategiaj partneraj rilatoj inter la du landoj."

 

    Xi Jinping diris, ke la du flankoj devas observi la gravajn komunajn konojn atingitajn de la dupartiaj kaj dulandaj gvidantoj, kune regi surmarajn malakordojn kaj konservi la ĝeneralan situacion de la rilatoj inter Ĉinio kaj Vjetnamio kaj la pacon kaj stabilecon de la Suda Ĉina Maro. Nguyen Phu Trong konsentis pri tio. Li diris, ke nuntempe Vjetnamio kaj Ĉinio ambaŭ klopodas por la granda afero de socialisma konstruado, persistas en gvidado de la komunista partio kaj antaŭenpuŝas ĉiuflankan reformadon. Por la du landoj intensigo de reciprokutilaj kaj amikaj kunlaboroj, bona traktado de malakordoj kaj kuna kreado de paca kaj stabila medio por disvolvado estas pli bezonataj ol iu ajn tempo. Nguyen Phu Trong emfazis, ke Vjetnamio multe atentas disvolvadon de la longdaŭraj kaj amikaj rilatoj inter Vjetnamio kaj Ĉinio. Tio estas la unuaeca kaj longtempa politiko de Vjetnamio kaj ĝia strategia elekto.

 

    Post la interparolado Xi Jinping kaj Nguyen Phu Trong kune atestis subskribon de la plano pri kunlaboroj de la du partioj dum la venontaj 5 jaroj kaj tiun de dokumentoj pri kunlaboroj en financo, bazaj instalaĵoj, kulturo, justico kaj alia kampoj. Ili kune ĉeestis la 15-an Renkontiĝon de Ĉinaj kaj Vjetnamaj Junuloj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments