El Popola Ĉinio>头条新闻>

Li Keqiang ĉeestos la 54an jarkunvenon de AFLKO

| 2015-04-08
Bookmark and Share

 


Ĉeestantoj de la 53a jarkunveno de AFLKO

 

    Laŭ informo, de la 13a ĝis la 17a de aprilo okazos en Pekino la 54a jarkunveno de la Azia-Afrika Leĝa Konsultiĝa Organizaĵo (AFLKO), kies inaŭguron ĉeestos ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj faros paroladon. La membroj de AFLKO kaj koncernaj internaciaj organizaĵoj sendos siajn delegitojn al la jarkunveno. AFLKO estas grava frukto de la konferenco de Bandung, kiu festos sian 60-jariĝon ĉi-jare, samtempe kun la 70-jara datreveno de la venko de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito kaj la 70a jubileo de la fondiĝo de la Unuiĝintaj Nacioj.

 

    Kun la ĉefa sidejo en Nov-Delhio de Hindio, AFLKO havas 47 membrojn kaj 2 observantojn. Ĝi estas la sola organizaĵo por interŝanĝoj kaj kunlaboroj pri internacia juro tra la azia kaj afrika kontinentoj. La organizaĵo ankaŭ simbolas la historion, en kiu landoj en la du kontinentoj kune fortigis sin kaj strebadis al justa internacia ordo. Dum la pasintaj 60 jaroj, AFLKO faris gravan kontribuon en la plifortigo de interkonsiliĝoj kaj kunlaboroj en la kampo de internacia juro, kuna alvokado al la internacia komunumo, kaj protektado de komunaj interesoj.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments