El Popola Ĉinio>头条新闻>

La antikva tombo trovita en Hebei-provinco de Ĉinio

| 2015-04-08
Bookmark and Share


La tomboĉambro trovita en konstruejo de la centro por profesia edukado en Xianxian-gubernio (la foto farita en la 3-a de aprilo)

 

    Antaŭ nelonge en la konstruejo de la centro por profesia edukado en Xianxian-gubernio de Hebei-provinco oni trovis antikvan tombon kaj elterigis trikolore glazuritajn kruĉojn, blank-porcelanajn bovlojn, ferajn gladilojn, ruĝ-argilajn vazojn, griz-argilajn telerojn, nigre glazuritajn oleajn lampojn kaj aliajn objektojn. Zheng Zhili, laboranto de la Cangzhou-a Administracio de Kulturaj Restaĵoj, konigis, ke la antikva tombo sidas en la loko je pli ol 2 metroj for de tersurfaco. La tomboĉambro rigardanta al la sudo estis farita el brikoj. Kun longeco de 6 metroj la tombo konsistas el tombokoridoro, tombopordo, pavimita vojo kaj ronda tomboĉambro. En la tomboĉambro estas ostaro de unu viro kaj du virinoj. La kunentombigitaj objektoj spegulis riĉan vivon de homoj en la dinastio Tang (618-907).

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments