El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Okazis la 8a Mezorienta kaj Nordafrika E-Kunveno

| 2015-04-08
Bookmark and Share

de XAVIER ALCALDE el la Kataluna E-Asocio

 


Partoprenantoj de la agado

 

    De la 28a de marto ĝis la 1a de aprilo okazis en la internacia kulturcentro de Hammamet (Tunizio), la 8a Mezorienta kaj Nordafrika Esperanto-Kunveno. Pro iaj eventoj, pluraj aliĝintoj ne povis finfine partopreni en la kunveno, kaj pluraj aktivadoj estis nuligitaj.

 

    La aranĝon subtenis la Asocio de Amikoj de la Medino de Hammamet kaj en ĝi partoprenis, ankaŭ, grupo da kvar katalunoj, nome Gemma, Mauro, Saioa kaj Xavi. Ili prezentis, i. a. prelegon pri la rilatoj inter lingva justeco kaj militoj. La renkontiĝon kompletigis sinsekvo da vizitoj al la Muzeo de la Bardo -- mondfama pro ties kolekto de mozaikoj, kaj al la antikva urbo Cartago, al la urbeto Sidi Bu-Saido kaj al la urbo Kajruano, la unua islama urbo de Magribo.

 

    En la venonta jaro okazos la 9a Mezorienta Kunveno en Turkio, en la regiono Kapadokio.

 

(el esperanto.cat)

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments