El Popola Ĉinio>头条新闻>

Scenoj el Ruĝdoma Sonĝo videblaj en nova metroo de Nankino

| 2015-04-02
Bookmark and Share


En la stacio Daxinggong aktoroj ludas la Shaoxing-operon Ruĝdoma Sonĝo antaŭ
la muro kun bildoj de 12 belulinoj en Jinling.
 


En la stacio Changfu-strato pasaĝeroj preterpasas la reliefon Tetrinketo.
Ĝi prezentas rakontojn: renkontiĝo de Jia Baoyu kaj Xue Baochai,
tetrinketo de bonzino Miaoyu, vinotrinko de Lin Daiyu, tostopropono de Baoshan,
Qingwen disŝiras ventumilon ktp.
 


En vagono de la metrolinio 3

 

    La 1-an de aprilo Nankino malfermis la metro-linion 3 kun longeco de 44,87 kilometroj. Pro tio la metroreto en Nankino atingis la totalan longecon de 225 kilometroj, kaj per tio la urbo okupas la kvaran lokon en la tuta lando. La klasika romano Ruĝdoma Sonĝo estas montrataj per bildoj kaj reliefoj en tiu ĉi linio, kaj en naŭ stacioj estas videblaj artaj muroj, kiuj prezentas naŭ klasikajn scenojn de la romano, nome lando de revoj, hejmenreveno de Jia Yuanchun, tetrinketo, 12 belulinoj en Jinling, festeno por la ĉina novjaro, Shi Xiangyun dormanta inter ĉinaj herbopeonioj, Lin Daiyu funebras falintajn florojn, ĝardeno de granda vido, poemokonkurso pri krizantemo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments