El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Kelkaj poem-temoj de William Auld pritraktitaj en Pekino

| 2015-03-31
Bookmark and Share

    Antaŭtagmeze de la 28-an de marto, sabate, en la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato okazis la monata kunveno de la Pekina Esperanto-Asocio. La kunveno okazas en ĉiu lasta sabato de la monato.

 


Juana, maldekstre staranta, kun la preleganto (Fotoj de Wang Yanjing)

 

    En tiu tago prelegis USUI Hiroyuki, japana redaktoro de la Esperanto-sekcio de El Popola Ĉinio pri la temo: "Kelkaj temoj en la poezio de William Auld: postmorta mondo, Dio/satano kaj drinkado." Por helpi la komprenon de ĉeestantaj komencantoj servis kiel interpretisto Juana (Shi Linjuan), studentino de la universitato, kie okazis la kunveno.

 

    La prelegon aŭskultis 13 personoj inkluzive de unu esploristino pri kompara literaturo, kiu eklernis Esperanton lastatampe.

 

    Postmorta mondo kaj Dio/satano por Auld

 

    La preleganto unue atentigis, ke li faris preskaŭ saman prelegon okaze de la 98-a Universala Kongreso okazinta en Rejkjaviko, Islando en 2013, kvankam ĉi-foje li aldonis unu plian poeton (Ueyama Masao) por komparo.

 


La preleganto dum la laŭtlegado de la poemo "Purigemulino"
 


La preleganto baldaŭ ludonta la rolon de "Dio sur fotelo" el la poemo "Septembra mateno"
 

    En la prelego li analizis temojn de kelkaj poemoj de Auld (la dua ĉapitro de la Infana raso, "Onklino mia", "Purigemulino" kaj "Septembra mateno") kaj unue montris kion la poeto opinias pri la postmorta mondo kaj kiel li ĝin priskribas. Malgraŭ sia konvinko la ateista poeto ne povas ne referenci la postmortan mondon, kiam li rememoras sian karan onklinon, kiu estis kredanto je religio.

 

    Kiel ateisto Auld sarkasme primokas Dion kaj satanon. Interese, en liaj poemoj kaj Dio kaj satano ŝtelire fuĝas al taverno, kiam ili trafas grandan embarasiĝon. Jen lia retorika taktiko por banaligi ilian ekziston.

 

    Eta provo de kompara literaturo

 

    Pro la ĵus menciita fuĝo de Dio/satano al taverno, en tiu ĉi punkto la prelego transiris al la temo de drinkado. La preleganto komparis la priskribadon de drinkado ĉe Auld kaj ĉe orient-aziaj poetoj. La orient-azian parnason reprezentis Li Bai, klasika poeto el Ĉinio, kaj Ueyama Masao, moderna esperantlingva poeto el Japanio.

 


Interveno de Licius (Zhou Liuxi), profesoro de la Pekina Pedagogia Universitato, plej dekstre staranta
 


Ĉeestantoj
 

    La preleganto citis la poemojn "Poemo" kaj "Kanto de malĝojo" de Li Bai kaj "Sopirante nur..." de Ueyama, kaj konstatis, ke la du orient-aziaj poetoj ligas drinkadon al veado pri la efemereco de la vivo. Dume tia sinteno ne estas rimarkebla ĉe Auld, kiel tion montras realece kruda prezento de drinkulo en la poemo "Ebrio".

 

    Pli ĝenerale dirite, la mondopercetoj de Auld estas pli pozitivaj ol liaj orient-aziaj kolegoj. La preleganto konkludis, ke tio povas fonti el la interkulturaj diferencoj inter Eŭropo kaj orienta Azio. Tiel la prelego finiĝis per eta provo de kompara literaturo.

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments