El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Poemo de Li Bai

| 2015-03-30
Bookmark and Share

 

Li Bai (701 ~762)

Descendi de Zhongnan-monto kaj renkonti Husi, la ermiton

Vespere de l' mont' mi reveni descendis,

Kaj min akompanis la lun' sur ĉielo.

Returnen-rigarde: la voj' sin etendis

Droninta en grize smeralda malhelo.

0=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

0-0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

0=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

0=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

Mi iris al kampa kaban' de l' amiko,

Kaj por mi pord-ovris infano kompleze.

Ĉevoje bambuoj nin por bonvenigo

Salutis. Sarmentoj vest-kisis karese.

0=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

0-0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

0=0/ 0=0/ 0-0/ 0=0/

0=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

Mi gaje babilis en rava momento

Kaj kun drink-amiko aprezis pri l' vino.

Ni kantis admire pri pino kaj vento,

Dum steloj maldensis ĉe nia kantfino.

0=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

0-0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

0=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

0=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

Vi estas ekstaza kaj mi ĝojebria,

Ni ambaŭ forgesis pri l' mondo malpia!

0=0/ 0=0/ 0-0/ 0=0/

0=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

(Trad. Guozhu)

 

    Li Bai (701~762), kun adoltiĝa nomo Li Taibai kaj memtitolo Emerita Klerulo Blua Lotuso, estis la plej granda romantika poeto post Qu Yuan (ĉ. 340 a.K.~ ĉ. 278 a.K.) en Ĉinio. Li Bai ĝuis la famon de la “Feo en Poezio”.

 

    Jen estis idilio, kiun Li Bai verkis, kiam li funkciis kiel akademiano en la metropolo de Tang-imperio. La poemo rakontis pri lia vizito en luna nokto al ermito Husi en Zhongnan-monto sude de la metropolo Chang'an.

 

    La unuaj kvar versoj skribis pri tio, kiun li vidis dum descendo de la monto. La unua verso “Vespere de l' mont' mi reveni descendis” sciigis al ni, de kie li venis. La vorto “vespere” indikis la tempon de lia descendo de sur la monto. El tio ni sciis, ke la poeto ekskursis sur la monto Zhongnan tutan tagon, kaj li revenis nur je la vespero.

 

    La poeto unue rimarkis pri la luno. Iom post iom vualis ĉie la vespera krepusko. La luno leviĝis el la oriento. La pala lunlumo falis sur la poeton kvazaŭ ĉiam akompanante lin ameme en paŝado antaŭen.

 

    Tiel li iris certan distancon. La vespera krepusko verŝajne fariĝis ankoraŭ pli densa. Retrorigardante al la vojo irita, la pejzaĝo vidiĝis malklara kvazaŭ la mallarĝa pado jam droniĝis en la grizon de la monto Zhongnan.

 

    La mezaj kvar versoj skribis pri tio, kiun li vidis en la hejmo de Husi. Ermito Husi estis malnova konato de Li Bai. Kiam Li Bai descendis de la monto, jam estis en malfrua horo, kaj li eniris la hejmon de Husi: “por mi pord-ovris infano kompleze”. La menciita infano kredeble estis la servoknabo de Husi.

 

    La verdaj bambuoj, arboj en la hejmo de Husi, la vizitita monto kaj la griza pado je retrorigardo kune konsistigis verdan mondon, kiu ravis nian poeton.

 

    La lastaj ses versoj skribis pri la ĝoja kundrinkado kaj la penso de la poeto. El la verso “Mi gaje babilis en rava momento” ni povis scii, ke ili havis tre konkordan interbabiladon. El la verso “kaj kun drink-amiko aprezis pri l' vino” ni povis scii, ke ili havis tre ravan kundrinkadon.

 

    La poemo finiĝis per la versduo:

 

    “Vi estas ekstaza kaj mi ĝojebria,

 

    Ni ambaŭ forgesis pri l' mondo malpia!”

 

    En rava ebriiĝo ili, la kundrinkantoj ambaŭ, forgesis verŝajne la ekziston de siaj korpoj kaj ĉion malpuran en la filistra homa mondo.

 

    La tuta poemo legiĝis en harmonia kunfandiĝo de sentoj kaj pejzaĝoj, kun koloroj freŝaj, atmosfero vigla, lingvaĵo kaj stilo modestaj. Ĉio ĉi tio estis elfluo kaj ŝpruco de veraj sentoj de la aŭtoro.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments