El Popola Ĉinio>头条新闻>

Multaj landoj planas aliĝi al AIIB

| 2015-03-27
Bookmark and Share

 

    Laŭ raporto de aŭstra amaskomunikilo, la aŭstra registaro ĉeestos la traktadon pri aliĝo al la Azia Infrastruktura Investa Banko (AIIB). La aliĝo povos ne nur konstrui pli proksimajn rilatojn inter Aŭstrio kaj Ĉinio kaj aliaj aziaj landoj, sed ankaŭ profitigi aŭstrajn entreprenojn en Azio.

 

    Ankaŭ Aŭstralio klopodas por aliĝi al AIIB antaŭ la 31-a de marto, la limdato por aliĝo. En la 26-a, la sudkorea registaro deklaris, ke Sud-Koreio intencas aliĝi al AIIB kiel fonda membro-ŝtato kaj jam sendis konfirman leteron al Ĉinio.

 

    AIIB estas organizo por disvolvi infrastrukturon en aziaj landoj, kies starigo estis proponita de Ĉinio kun la sidejo en Pekino. En oktobro 2014, 21 fondaj membro-ŝtatoj inkluzive de Ĉinio kaj Hindio subskribis memorandon por fondi ĝin. Antaŭ ne longe, Britio deklaris sian aliĝon al la banko kiel fonda membro, fariĝante la unua grava okcidenta potenco, kiu deklaris sian membriĝon. Poste Germanio, Francio, Italio, Luksemburgo kaj Svisio unu post alia petis membriĝon.

 

    Respondeculo de AIIB Jin Liqun diris en la Ĉina Disvolviĝa Forumo 2015, ke antaŭ la 31-a de marto, estos pli ol 35 landoj, kiuj petos aliĝon al AIIB.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments