Yilia Okotono refoje aperis en Ĉinio post 20 jaroj
Laŭ raporto de la brita ĵurnalo Daily Mail en la 24-a de marto, Post 20 jaroj refoje aperis en Ĉinio Yilia Okotono (Ochotona iliensis), kies aspekto tre similas al la urseto Teddy. Yilia Okotono longas je 20 centimetroj kaj portas grandajn orelojn. Ĝi estas malgranda mambesto en montregiono kaj estas ankaŭ unu el la plej pereontaj bestoj en la mondo.
Tianshan-montaro en Xinjiang de Ĉinio estas nura loĝloko de Yiliaj Okotonoj. Nun ilia nombro rapide malmultiĝas pro diversaj minacoj kaj estas malpli ol unu mil.
En la jaro 1983 ĉina sciencisto Li Weidong hazarde trovis Yilian Okotonon en Tianshan-montaro. Somere de 2014 li refoje trovis tiun beston kaj faris fotojn pri ĝi.
Redaktoro: Niu Xueqin
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat